A KönyvKereső szolgáltatás csak regisztrált ügyfeleink számára elérhető.
Hogy igénybe tudja venni, kérjük, jelentkezzen be, vagy regisztráljon oldalunkon.
Antauparolo - prezento de la laplando kaj supersticoj de giaj logantoj
"Nenio" frapas sur la pordon - la autorino restis sola en ligna kabano, dum la ceteraj amikinoj foriris al dancamuzo. Subite io trifoje frapis la pordon, kvankam si ne audis pasojn sur la knarema stuparo, kaj neniu eniris post sia ,,Envenu!". Si rememoris pri la indigena superstico, ke Nenio (Malpleno) satas frapi la pordon per tri frapoj kaj ve al tiu, kiu malfermos la pordon!
Kunprenantino - dormante en alia kabano apud ,,sankta monto" de Laplando si songis pri sia mortinta amikino kaj demandis sin: ,,Cu vi venis por min kunpreni?"
La urso - du turistoj kun dekjara knabo tendumis sur insulo, kie vivis nur safoj. La knabeto alkuris terurita, ke li vidis grandan urson, dissirantan safon. La patro kaj amiko nur ridis, ke li havas grandan fantazion, car ci tie ursoj ne vivas. Sed post semajno aperis en loka jurnalo informo, ke sur la insulo estis mortpafita granda urso, kiu mortigis kaj vundis multajn safojn.
Norda tragedio - juna turisto foriris direkte al plej proksima kabano, sed en la nego li perdis direkton kaj neniam plu estis trovita
La viro kiu satis brandon - tri drinkuloj marsis tra la laplanda regiono kaj fordrinkis ciujn siajn botelojn da brando krom la lasta. Preterveturanta automobilisto proponis al ili por la botelo dudek markojn, poste kvindek kaj cent, sed ili rifuzis kaj forpelis lin. Poste ili diris: ,,Jen, viro kiu vere satas brandon!"
Verda renkonto en Laplanda regiono - la autorino kun geamikoj turistis en Laplando kaj kiam ili kafumis ce tendarfajro, subite tie aperis du italaj junuloj, tute mortlacaj. Ili ne komprenis ilian rakontadon, sed kiam la studentoj demetis siajn surtutojn, ili havis insignon kun verda stelo sur la jako. La autorino ilin alparolis Esperante kaj la junuloj goje klarigis, ke ili perdis kompason kaj jam la tutan tagon senespere vagis tra la pejzago, ciam denove renkontante la saman boacaron, gis ili fine ekvidis ilian fajron.
La Regino de Laplando - veturante en autobuso al Johanofesto, ili kunprenis maljunan virinon, avinon Maaret, kun sia nepeto. La maljunulino rakontis, ke si estas vidvino post lapona rego kaj ke si heredis multajn boacarojn post li. Nur post unu jaro la autorino eksciis, ke Maaret estas fama almozulino, kiu la tutan fabelon pri sia ,,regineco" elpensis.
Printempo penetras en vilagon - lapona amikino vizitis la autorinon en Helsinki kaj rakontis, kiel printempe transbordigis en Laplando la riveroj kaj inundis iliajn domojn. La vilaganoj rifugis sur la supron de monto, de kie savis ilin helikoptero.
Kiel Magga savis sian patrinon - dekjara Magga lasis malsanan patrinon hejme kun okjara fratineto kaj sesjara frateto kaj sola en boato nokte remis trans la lago Inari por alvoki helpon en la urbo Inari.
Epilogo - modernigo penetras en Laplandon, elpelas koboldojn, fantomojn kaj tradiciojn, sole la naturo ciam restas majesta.